Fai clic su di un'immagine per andare a Google Ricerca Libri.
Sto caricando le informazioni... Printempo en la aŭtunodi Julio Baghy, Julio Baghy (Autore)
Nessuno Sto caricando le informazioni...
Iscriviti per consentire a LibraryThing di scoprire se ti piacerà questo libro. Attualmente non vi sono conversazioni su questo libro. nessuna recensione | aggiungi una recensione
Non sono state trovate descrizioni di biblioteche |
Discussioni correntiNessunoCopertine popolari
Google Books — Sto caricando le informazioni... GeneriNessun genere VotoMedia: Nessun voto.Sei tu?Diventa un autore di LibraryThing. |
Citaĵo
„ Proza novelo. Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj, inter du trovitaj infanoj, havas freŝon, koloron, naivecon ĉarmajn. Ĉar la stilo samtempe simpla kaj lerta tute adaptiĝas al la rakonto, Baghy kreis juveleton vere ŝatindan. ”
— 1931, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 145; Historio de Esperanto II, paĝo 733
Citaĵo
„ Jen ĉarma, freŝa historieto verkita en belsona stilo de la aŭtoro de "La Verda Koro"!
Temas pri amo de du gejunuloj. Adamo kaj Eva, por kiuj aŭtuno fariĝas printempo, ĉar printempo estas kiam burĝonas amo.
Sed tiu ĉi miraklo povas daŭri nur unu tagon, ĉar Eva, kiu apartenas al la cirklo de majstro Baltazar kaj de arlekeno Fridolin, devas forveturi kun la du maljunuloj por atingi alian foiron.
Tamen Adamo kaj Eva volas esperi pri nova renkontiĝo en aprilo, por kroni ilian amon. Ankaŭ Fridolin volas esperi kaj kredi. Ne kredas majstro Baltazar, laŭ kiu la vivo estas ŝajno.
Historieto kortuŝa, eĉ ofta : amo kaj disiĝo, espero kaj malespero. Nur unu paro inter mil realigas la unuan revon. Sed ni esperu, ke por tiu ĉi paro la disiĝo estas ŝajno, ke la nova renkontiĝo plenumiĝos. ”
— marto 1973, Lina Gabrielli, Esperanto, 807 (3), paĝo 52
Citaĵo
„ Sur la firmamento de la Budapesta skolo elstare brilas du grandaj steloj, inter si tre diferencaj. Unu estas Kalocsay, kiu majstre fleksas "lingvon, stilon, formon", daŭre riĉigas kaj diversigas la Parnasan vortaron, knedas kiel obeeman paston la antaŭe rigidan versfaradon kaj nun sciencplena arto kaj artplena scienco iasence rekreis la Esperantan versfaradon; sed liaj verkoj ne estas legaĵo por komencantoj.
Ankaŭ la alia, pli klasika en siaj versoj kaj prozaĵoj, tre lerte majstris la lingvon, kaj el ties grundo li elfosis belaĵojn kaj riĉaĵojn pli facile kapteblajn de malpli spertaj laikoj. Lia ĉefa karaktero estas romantika lirikismo, kiu fontis el profundsenta homa koro. Pri Baghy oni povas diri, ke nenio homa estis al li fremda, kaj en siaj Rimportretoj Kalocsay prave nomis lin : "Julio Baghy, homo homa".
Tia li aperas el tiu maldika libro, simpla "rakonto pri dolĉe melankolia renkonto". Printempo en la Aŭtuno neniel similas al la nun laŭmodaj romanoj aŭ noveloj, draste spicitaj per erotismo kaj kruelaj perfortagoj - kvankam en la unua ĉapitro ne mankas rememoroj pri militaj barbaraĵoj, sed seninsiste raportitaj per kelkaj elvokivaj vortoj. La cetero konsistas el homaj sentoj kaj pensoj de gejunuloj kaj maljunuloj, tiel delikate priskribitaj kiel la sorĉaj belaĵoj de aŭtuna aŭ printempa naturo. La renkonto kovras tritagan aventureton; ĝia fino lasas la leganton en nescio pri la estonteco : li mem imagu la sekvon konforme al sia propra natura inklino, ĉu pesimisma, ĉu optimisma; sed laŭ pluraj signoj la aŭtoro mem kredeble inklinis al pesimisma konkludo. Cetere, ĉu vere pesimisma?...
La lingvo estas klara, flua, la stilo belega, kun multaj riĉaj eltrovaĵoj kaj lertaj esprimformoj. La prezento estas bela, la preso sendifekta. Apenaŭ unu aŭ du preseraroj, nekutima uzo de l' verbo porti (p. 56, 112). Lampofebro (p. 89), germanismo : kulistimo (PIV). Entute gratulinde ke Dank Esperanto-Forlag decidis reeldoni tiun ĉarman verkon kaj ame prizorgis tiun reeldonon. ”
— februaro 1973, Valo, Sennaciulo, 44-a jaro, n-ro 2 (813), paĝo 19