Immagine dell'autore.
33 opere 182 membri 10 recensioni 1 preferito

Recensioni

Mostra 10 di 10
Recenzoj
Citaĵo
„ Ĝis nun aperis en 40.000 ekzempleroj. Populara lernilo uzata en multaj landoj. ”
— Enciklopedio de Esperanto
 
Segnalato
Erfgoedbib | Jul 26, 2023 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Delikatstruktura romaneto, kiu kun ĉarma naiveco kaj bonhumoro pritraktas la vivadon de junulo. ”
— 1925, Kiŝ, Literatura Mondo, paĝo 164
Citaĵo
„ ...facila legolibro por komencantoj. Bonega libro por novaj lernantoj. ”
— 1909, Historio de Esperanto I, paĝo 283
 
Segnalato
Erfgoedbib | Jul 13, 2023 |
http://www.literaturo.esperanto.net/dram/libr/ginevra.html
Recenzoj
Citaĵo
„ Pli bone ol pri la drama, Privat sukcesis pri la lirika parto de sia verko. ”
— 1913, Valc, Germana Esperantisto, B, paĝo 166.
Citaĵo
„ ...Privat prave konservis la simplon de l' legendo kaj eltirigis la poezion el la vero de l' karakteroj el la profundo de l' sentoj... Tiel Privat per kortuŝaj scenoj, harmoniaj vortoj, diafana stilo, rakontis tiun malnovan legendon... ”
— 1913 (1964), Historio de Esperanto I, paĝoj 376-378
 
Segnalato
Erfgoedbib | Feb 25, 2023 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Mi jam trafoliumis multajn lernolibrojn kaj aliajn librojn pri historio. En ĉiuj oni mencias kelkajn ekzemplojn de pasiva rezisto kaj de fasto de la "Mahatma" sed nenie oni montras la idean bazon de tiu agado. Ne mirinde ke nuntempaj studentoj scias pri Gandhi (en la plej favoraj kazoj) nur la eksteraĵojn. Tio faras ke oni fakte ne komprenas tiun movadon. Sekve, en Okcidento oni emas argumenti ke tia rezistado eble taŭgas por orientanoj sed certe ne por okcidentanoj. Tiu argumento en si mem jam montras nekonon de la sistemo de Gandhi. Ĝi ja esta ideologio (kiel ĉe ĉiuj vere profundaj kaj vere grandaj movadoj aŭ reformadoj). Ĝi havas bazon de ideoj. Tiun esencon ni trovas sur paĝoj 100 kaj ĉefe sur p. 136, 142, 146. Tiu esenco estas ke vivas en ĉiu homo spririto de vero. (Oni povas kromkredi ke tiu spirito estas kaŝita aŭ subpremita). La ĉefa tasko estas veki tiun spiriton. Tion oni povas fari nur per spiritaj (arm)iloj. De tie la metodo de rezisto kontraŭ ĉiu malmorala leĝo aŭ ago: sed kunigita kun nepra amikeca sinteno je la aganto de tiu malmorala fakto, kaj kun nepra obeo al moraleco en ĉiuj faroj. Tamen konstantan meditadon postulas tiu sinteno, por ke oni estu konsekvenca kaj logika en ĉio, ĉie, ĉiam. Se oni bone komprenas tion, oni komprenas plene tion kion Gandhi faris...kaj oni admiras ĝin. Kaj oni konscias ke nur ĝi estas la vojo (ekzistas nenia alia vojo) kiu povas konduki la homaron al paco kaj justeco. Mi devas konstati ke en preskaŭ neniu lernejo oni instruas la instruon de Gandhi. Tio estas tutsimple skandalo. Al kio servas la instruado de historio, se oni konatigas nur la strebadon de imperialismoj kun iliaj tiel nomataj "grandaj" figuroj? Eĉ respondeculoj pri tiu fako ŝajne ne komprenis ke la apero de la agado de Gandhi estas la plej grava okazintaĵo en la mondhistorio depost la apero kaj agado de Mohameto. Ankaŭ tute prave E. Privat montras la parencecon inter Gandhi kaj Zamenhof. Vi mem, leganto, serĉu parencecon inter Gandhi kaj Kristo.
Okpaĝa biografia indekso finas la libron; tiel ke ni scias kiuj estas la personoj menciitaj. Ankaŭ ilustraĵoj plivalorigas ĝin. Ekzistas de tiu trezora libreto nur 1 500 ekzempleroj. Rapidu aĉeti. Legu ĝin. Se vi konas studentojn esperantistojn, je okazo donacu al ili tiun libron. ”
— 1967, Fernand Roose, Heroldo de Esperanto
 
Segnalato
Erfgoedbib | Nov 18, 2022 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Privat staras sur la unua vico de la Esperantaj poetoj kaj la eldonistoj tute pravis farante bonan kolekton de kelkaj poemoj en eleganta publikaĵo. Ni citu fragmenton de la poemo "Kantas amo".

Pli bela ol la ondo, pli forta ol la vento,
Kantadas la amo plej dolcan muzikon,
Ĝi kantas en koro, ĝi kantas al sento,
Ĝi kantas orgene ravadon mistikan.

kaj kiel la kanto de l' amo, la kanto de l' poeto iras al la animo ĝin trafas, ravas kaj plialtigas. ”
— 1913, Historio de Esperanto I, paĝoj 384-385
 
Segnalato
Erfgoedbib | 1 altra recensione | Sep 18, 2021 |
Edmond Privat bks . 27/12/2007 19:12
 
Segnalato
AEA | 1 altra recensione | Mar 22, 2008 |
"Resumo de kurso farita ĉe la Universitato de Ĝenevo, en la lingvoscienca fako de la Beletristika Fakultato dum 1929 kaj 1930."
 
Segnalato
Bibliotekisto | Oct 17, 2006 |
 
Segnalato
AEA | 2 altre recensioni | May 30, 2008 |
Publisher:
Editions:
 
Segnalato
AEA | 2 altre recensioni |
Mostra 10 di 10