Immagine dell'autore.
12+ opere 29 membri 2 recensioni 1 preferito

Sull'Autore

Comprende il nome: Albert Goodheir

Fonte dell'immagine: via esperanto.net

Opere di Albert Goodheir

Opere correlate

Baccanti (0406) — Traduttore, alcune edizioni1,139 copie

Etichette

Informazioni generali

Nome canonico
Goodheir, Albert
Altri nomi
GOODHEIR, Albert
Data di nascita
1912-06-26
Data di morte
1995-12-27
Sesso
male
Attività lavorative
Esperanto

Utenti

Recensioni

Recenzoj
Citaĵo
„ Libroj originale verkitaj en Esperanto pri filozofiaj temoj ne abundas, kaj mi dubas, ĉu ekzistas io simila al ĉi tiu treege interesa kaj bonstila verketo. Mi lernis multe el ĝi.
La doktrino de Baruĥ (poste Benedikto) Spinoza, kiun la sinagogo de Amsterdam solene kondemnis kaj malbenis kaj kies tombo troviĝis en kristana preĝejo, estis nek ateismo (kvankam liaj malamikoj ofte atakis lin kiel ateiston) nek teismo nek deismo nek panteismo en la ordinara senco de tiuj vortoj, sed io, kion oni kelkfoje nomis panenteismo ("ĉio en Dio").
D-ro Goodheir tre bone klarigis la filozofion mem, ĝian historian influon kaj ĝian nuntempan signifon.
Mi trovis nur kelkajn faktajn eraretojn. Spinoza ne estis 24-jara, kiam la sinagogo forpelis lin, sed nur 23-jara (li naskiĝis en novembro 1632 kaj oni ekskomunikis lin en julio 1656). La menonitoj ne estas "Nederlanda protestanta sekto", sed tiu religia movado komenciĝi en Svisujo kaj poste ricevis sian nomon laŭ la frisa-nederlanda pastro Menno Simonis. Mi dubas, ke Spinoza "lernis la italan lingvon". Se li konis la verkojn de Giordano Bruno, ili povis esti latinlingvaj.
D-ro Goodheir verkas en bela kaj eĉ eleganta Esperanto. Kelkaj novaj vortformoj kaj vortkunmetoj, kiujn li uzas, ŝajnas al mi tre trafaj : "maljam", "la ĉiomo", "kontraŭfalo" (anstataŭ "seniluziigo").
Eble iu leganto trovos la entuziasmon de la aŭtoro iom troa. En la titolo li diras, ke la filozofio de Spinoza estas "fundita sur roko" kompare al aliaj doktrinoj, kiuj estas "domo konstruita sur sablo" (p. VII).
Laŭ Goodheir "Spinoza estas kritikanto, ne parto de la filozofia tradicio de la Okcidento". Mi memoras similajn dirojn de aliaj aŭtoroj pri Giordano Bruno, Nietzsche kaj Kierkegaard kaj emas pensi, ke ilia unikeco - kiel la unikeco de Spinoza - estas relativa, ne absoluta. Sed mi ne kverelos pri tio. Se d-ro Goodheir ne havus tiom da admiro por Spinoza, li ne estus verkinta ĉi tiun libron - kaj tio estus bedaŭrinda. ”
— majo 1979, William Solzbacher, Esperanto, numero 881(5), paĝo 91
… (altro)
 
Segnalato
Erfgoedbib | Feb 13, 2023 |

Premi e riconoscimenti

Statistiche

Opere
12
Opere correlate
1
Utenti
29
Popolarità
#460,290
Voto
3.8
Recensioni
2
ISBN
6
Lingue
1
Preferito da
1